GLOSOJ


Klarigitaj estas ĉiuj vortoj ne troveblaj en la Plena Vortaro (3a eldono). Signo de fontlokoj: (b) = Boirac (1909); (gr) = Grabowski (1919); (gm) = Grosjean-Maupin (1910); (pg) = Parnasa Gvidlibro (1932); (pe) = Pechán (1961); (s) = Plena Vortaro, Suplemento; (v) = Vérax (1910) (wa) = Waringhien (1957); (wü) = Wüster (1923); (z) = Zamenhof.

adoleska (pe, wa, wü): plenkreskiĝanta
bavi (pg, pe): ŝaŭme salivi
bradipo (s): trifingra mamulo vivanta pende sur branĉoj, simbolo de pigreco
bunta (s): multkolora
ĉardo (gm, pe): hungara kampara drinkejo
desaponti (z): seniluziigi
devanci (pe): preterantaŭiĝi (en konkuro)
dizelo (s): speco de eksplodmotoro
dura (s): malmola
ergastulo: labordomo de antikvaj sklavoj
fajna (s): delikata
fascini (s): sorĉkateni
filandroj (pe, wa): blankaj fadenoj ŝvebantaj en aero malfrusomere
fola (pe): frenezeta
frida (s): malvarma
gvati (s): kaŝobservi
hasti (s): urĝiĝe rapidi
hororo (s): teruriĝo
kaputa (pe, wa): mortinta, ruiniĝinta (familiare)
kombajno (pe, wa): kombinita rikolt- kaj draŝmaŝino
kiĉo (pe): artobjekto senarta, plaĉa nur al malbona gusto
langvora (gm, pe, wa): malstreĉiĝinta korpe-anime
lanta (s): malrapida
lasciva (pe, wa): malĉastema
lirli (pe, wa): agrable plaŭdeti
lontana (pe, wa): malproksima
magra (s): malgrasa
makjavelo: politika senmoralulo
moloĥo: kanaanida idolo, al kiu oni faris hom-oferojn, bruligante la viktimojn en la interne kava ferstatuo de la dio
morna (s): preme malhela
moroza (s): malbonhumorema
obskura (s): malluma
olda (s): maljuna
orgojlo (s): malhumila fierego
palestro: antikva luktejo, korpekzercejo
paseo (s): pasinta tempo
pigra (s): maldiligenta
povra (s): malriĉa, kompatinda
predo (s): milit- aŭ rab-akiraĵo; predi: akire milite aŭ rabe
primavero (pe): printempo
pugo (s): postaĵo homa
rastro (pe): fosilo kun triangula ferplato akutangula al la fosilo
ronĝi (pe, wa): mordeti
spuro (s): postsigno
suspiri (s): ĝemspiri
sterila (s): 1. senfrukta, produkti nekapabla; 2. senmikroba
ŝutro (s): fenestrokovrilo
tablojdo (s): plata medikamentpastelo
tarda (s): malfrua
temerara (pe, wa): ĉioriske sentima
tenera (s): dolĉe kaj varme amkonduta
torpori (pe, wa): pli-malpli perdi la sentkapablon, obtuze senti
trista (s): malgaja
trivi (s): uzkonsumi
turpa (s): malbela