Hirundo mortpafita

Ĉasist' murdema pafis la hirundon
flugantan gaje kun printempa fid',
kaj flugilfrakasite sur la grundon
ĝi falis, kuŝis jam en mortrigid',
kiam poeto venis tenerkora,
ĝin levis, portis al herbejo flora.

En bunta freŝo de herbej' floroza,
ombre de granda kverko estas tomb',
kaj tie, en kvieto dolĉripoza
la birdo kuŝas post la vivo-romp'.
La bird', la povra birdo pace kuŝas,
hororo hirta de nun ĝin ne tuŝas.

Abeloj tiun tombon ĉirkaŭzumas
ĉe fora muĝ' de granda rivereg',
ĝin malvo, mento, timian' parfumas,
kaj nokte de lampiroj tuta greg'
ĝin iluminas vete kun la astroj
plorantaj brilon tra l' ĉielaj vastoj.

Kaŝita loko, kiel pura penso
profunde sekretata en la kor'
kaj alflustrata nur en konfidenco
de plej sincera kaj intima hor',
kaŝita loko de funebra kulto,
for de la mondkonfuz' kaj vivtumulto.

Trankvila loko, kiel feĝardeno,
kian ni vidas nur en sonĝobild'!
Feinoj tie ŝvebas kun gardemo
pri la eterna sonĝo de la bird'.
Neniu hom' pri tiu tombo scias,
ĝin sole mia koro fantazias.

Jes, tiu tomb' sekreta kaj simbola
nur estas revo de poeta kor',
kaj estas tiu tomb' ne unu sola:
pafita estis tuta birda hor'.
Ĉasist' murdemis tra l' arbar' terure,
senbirdaj branĉoj bruas ĝemmurmure.

Ho, vanaj veoj de dolor' senpova!
Nur larmi, larmi, kion fari pli?
Malnova kantistaro de la Nova
Epoko, kien malaperis vi?
Per kies man', el kia kaŭz' enigma
okazis ĉi pereo senpostsigna?

La tombo fantazia kaj simbola,
la revo de la funebranta kor',
brilu en milda lumo aŭreola
de kora, kamarada rememor'!
Kaj en la sang' martira kresku floro
de la futur' kaj por viktimoj gloro!