Idolfalo

Defalis la idolo kaj lia gloro mortas…
Statuojn liajn ĉie disbatas martelfrapoj.
Oni jam lian laŭdon ne kantas kaj ne vortas,
forstrekas lian nomon el libroj kaj el mapoj.

Laboris la popolo kaj kreis grandan, novan,
mirindan kaj heroan. Li brilis kaj sentencis,
kaj ludis ĉioscian kaj ludis ĉiopovan
kaj la Homaran Lingvon ekstermi li intencis.

Juĝisto mi ne estas, nur esperanta homo,
sed — Mene Tekel — legu flamskribe la misteron:
La famo estingiĝos kaj forgesiĝos nomo
al tiu, kiu volas estingi nian stelon!