Kaj flugu la animo…

Mi kiel hom' naskiĝis, kun homrajtoj,
kaj tamen oni igis min servisto,
eĉ besto, ĉar la zorg' en trudaj rajdoj
min pelis sur la dorna voj' de tristo.

Kaj vane mi al dio, al diablo
kaj al Fortuno faris okulumon,
el la ansero de l' riĉula tablo,
Lazar' manĝema, mi nur gajnis plumon.

Mi prenis ĝin, kaj post altranĉ' kaj fendo
de l' tranĉofino, per la plumo pinta
korsange skribis pri la propra plendo,
kaj pri l' popolo enmizeriĝinta.

Sed nun el la veado de l' sufero,
el la lamento de la homdoloroj
naskiĝu sorĉa kanto de espero
akompanata de fanfarsonoroj!

Kaj flugu la animo kantflugile,
entuziasme pri la justo juĝa!
Printempon triumfantan mi jubile
jam skribos per la sang' de l' koro ruĝa.