En radioj de la sunsubir', sur herbeja verd' senfina, karesate de l' zefir' sur floroj promenis la eta Katerina. Mi neniam antaŭ tiu tag' sentis tiklon en la koro, nek al rava rev-imag' instigis deloge min kampa florodoro. Kaj ne flustris al mi kamp-floret', nek la zumo de l' zefiro, ke ekzistas kor-sekret' pri fea sonĝbildo, ekzistas korsopiro. Nun mi miris, ke klariĝas vid', kaj la scio plej fascina min plenigis per ekscit': mi treme rimarkis, ke vivas Katerina. Kaj post tiu glora sunsubir' mi la floro-flustron konis kaj la senton de l' sopir': en sonĝoj tronis reĝine Katerina. |