Knabeto mortis

Laŭtis nia korto
de rido gaj-asperga.
Hop-hop! sonis vorto
al la ĉevalo verga.

Eta blonda filo
kuretis trote, tinte,
maja brilo-trilo
ridegis ankaŭ vintre.

Sed en tag' de Majo
anĝelo venis, frida,
velkis de li gajo,
frostiĝis buŝo rida.

Vintris ter', ĉielo.
Kaj pri l' dolor' pasia
ridis la anĝelo
kun sia kor' glacia.