Koni vinů

Cel' de sopiroj, fonto de plezura
frenezo, sorĉa vaz' de kulpoj sanktaj,
kusen' el felanugoj karesantaj
kaj el karnŝira dorn-amaso dura!

Ĉielbeata kaj infertortura
estas la sento, kiun vi inspiras,
la koron vi kuracas kaj disŝiras,
satan-lasciva kaj anĝele pura!

Tian idolon faris mi perplekse
el vi, kaj nun vi min obsedas sekse.
Ho koni vin, Edeno kaj Geheno!

Ho koni vin, ke post volupt' infera
por kelka temp' mi sentu min libera
de ĉi obsed' per sava abomeno!