Konsiloj

Se vi ne scias kion fari,
ĉar via kor' en duboj dronas,
direktu vin al la Naturo,
ĝi tuj konsilon al vi donas.

Demandu foje la tempeston,
kiam sortbatoj vin martelos.
Ĝi diros: La venteg' purigas,
kaj post malhelo ĉiam helos.

Demandu foje la abelon,
se vi anhelas de laciĝo,
ĉu indas peni. Ĝi respondos:
Riĉ' abeluja — mia riĉo.

Demandu foje la ĉielon,
se la humoron kovras ŝimo.
Ĝi diros: Jen la horizonto,
ĝi vin invitas al senlimo.

Demandu foje la birdetojn,
kiam la dub' en vi aperos,
ĉu eblas fidi je la amo.
La turtoj al vi jese kveros.

Demandu foje floran kampon,
se l' vivenuo vin invadas,
ĉu indas vivi nian vivon.
La kampaj floroj kapjesadas.