Krizo

La frost' la loĝejojn regas,
malsat' la stomakojn segas,
la stratojn trapasas
la vento glacie,
hu-i, hu-i-i!
Kaj homoj amasas,
superas krie
la uraganon:
«Laboron, panon!»

Armilojn la Ordo havas,
la rajdpolicanoj glavas.
L' amaso diskuras
en vento tempesta,
hu-i, hu-i-i!
Sed plue murmuras
vok' ĉieesta
spitanta ĉanon:
«Laboron, panon!»

Malantaŭ ŝutraj fenestroj
kaŝiĝas morne la estroj
de l' Kriz' kaj Malsato.
Sed vojon alserĉas,
hu-i, hu-i-i,
la krio de l' strato,
kaj galon verŝas
en la ĉampanon:
«Laboron, panon»!