La amatoj de la stelo

Kun ĉiuj mil doloroj de l' infero
baraktas ni en marĉoj de la tero,
en ties senmezura nigra kot',
kaj se nin lac' faligas,
por plua pen' instigas
aŭ nin en koton premas fera bot'.

Ĉi koton ni eterne knedas, plugas,
kaj sole timaj, kaŝaj pensoj flugas
al la mallum' funebra de l' ĉiel',
sed scias ni: emerĝos,
nin amas ja kaj serĉos
la stelo, tiu sava stel'.