La arbo de juneco

Sur verda arbo de juneco
la floroj estis sange ruĝaj,
kun forto de plej spita speco
ĝi staris en la ventoj muĝaj.

Se fleksis ĝin la uragano
kurbige ĝis la tero kota,
elaste de la juna sano
ĝi restariĝis, nevenkota.

Ho, arbo de junec' iama!
En pleno de printempa pompo
ĝi staras seka, senornama,
atende je venteta rompo.