La ĝardeno de l' patrino

Ho tiel, tiel ĝi malgrandis,
kiel knabeta dekpaŝ-longo,
kaj tamen, jen en ĝi girlandis
la floroj de la tuta mondo.

Kaj povis ĝin eniri plene
la ĉielbluo tuta, tuta,
kiam la florojn frumatene
revekis suna kis' saluta.

La papilioj flugis flirte
de la siring' al la verbeno,
la vespojn rifuzadis virte
lilioj, logis la jasmeno.

Defiis miozotoj ride
konkuri la ĉiellazuron,
diantoj miris ĝuavide
violon, ties ĉastan puron.

Miraklojn ĉi ĝarden' entenis,
burĝonjuvelojn, tutajn arojn,
sed kiam la patrin' envenis,
mi vidis sole ŝiajn harojn.