La kanto de la violo

Mi anoncas reviviĝon
el la frostomorto,
ve, sed per mallonga vivo
dotis min la sorto.

Mi anoncas la printempon,
kun ĝi la sunbrilon
por arbaroj foliaron
kaj la birdotrilon.

Mi anoncas por la buŝoj
dolĉan kison, ridon,
por la koroj renaskitan
amon kaj konfidon.

La animon mi dissendas
per la vento mola,
kaj, dum ĉio ridas, kisas,
mi forvelkas sola,
devas morti sola.