La kanto de pluganto

Migrobirdo, vi forflugas,
kampe grakas frugileg',
mi la fremdan teron plugas
kun amara klopodeg'.
Migrobird', se vi ekmastros
vian neston post reven',
mi la fremdan teron rastros
kurbe de amara pen'.

Migrobirdo, grajnon, vermon
al la idoj portas vi,
la tritikon, frukton, kernon
ne por mi rikoltas mi.
El la vintro en sunbrilon
de la sudo celas vi,
en la vintra frost' hejtilon
havas mi, se ŝtelas mi.

Migrobirdo, vin sen baro,
sen kateno kaj sen jug'
tra kamparo, tra arbaro
portas la facila flug'.
Min mizer' al tero ligas,
mi ĝin portas kun humil',
ĉar se ne, min trankviligas
la survango aŭ pafil'.

Migrobirdo, mi volonte
mem forflugus al la urb'.
Laŭ la diroj malpli honte
tie regas la uzurp'.
Tie fratoj solidare
staras en komuna gard',
almilitas jarpostjare
venkojn kun batala hard'.

Migrobirdo, mi nur pense
flugas. Kiel ŝarĝobest'
mi vegetos pacience
en ĉi polva-kota nest'.
Ĉu la urbaj fratoj helpos
lukti, venki en la lukt'?
Ho, ĝis tiam min elĉerpos
kruda pen' sen propra frukt'.