La koĉero

Kvar ĉevaloj kun kaleŝo,
bona ras', facila freŝo,
polvokirle tragalopas,
la okulojn polvo ŝtopas.

Veturigas grandsinjoro,
mond' alia, bril' kaj gloro.
Vojon polvonubo signas,
la koĉero alte dignas.

«Flanken, flanken, he, kampuloj,
aĉaj vermoj de terbuloj!»
Tiajn vortojn li alĵetas,
knabon vipe li pinĉetas.

«Jen do, Joĉjo, tiu inda
kampulido moŝtiĝinta!
Li diable al si plaĉas!»
Diras kamparan' kaj kraĉas.