La lasta vespero

Simile al bestoj ĉasataj en pelo,
la nuboj, gravedaj de fulmoj, puŝate
de vento siblanta, kuregis sen celo,
rifuĝe, tumulte, tordiĝe, pluvbate.

Kaj unu al alia la manojn ni premis
varmege, dolore, pasie, mutbuŝe,
kaj niajn suspirojn la vent' superĝemis,
la nuboj kurantaj frapadis nin duŝe.

De ŝtormo ekstera, de ŝtormo interna
azilon ni serĉis en interkisiĝo,
en buŝinterpremo, brakumo plej ferma.
La vento veadis: disiĝo, disiĝo.

Min pelas, forpelas la lukt' por moneroj.
Reveni, revidi, rekisi malcerte.
Du orfaj, malsekaj de pluvo paseroj,
tremante de frido, ĉirpetis inerte.