La neakireblaĵo

Mi plugis virgan grundon ĉe vilaĝo
kaj semis grenajn grajnojn dum junaĝo,
sur fremda kampo kurbajn garbojn ligis,
de fru' ĝis nokto min labor' ŝvitigis,
nokte forpelis mi la sonĝfeinon
kaj tamen ne akiris skribmaŝinon.

Mi lernis skribi, libroteni false,
laŭ la ordon' de l' ĉefo danci valse,
honeste trompi kiel komercisto,
vendadi kiĉajn bildojn de la Kristo
kaj miksi akvon en la bonan vinon,
sed tamen ne akiris skribmaŝinon.

Mi flegis florojn en fremdula korto,
ne timis de surdorsa sterkoporto,
mi estis vice laboristo taga,
komizo, oficisto, landovaga
agent' uzanta la persvad-rutinon,
sed tamen ne akiris skribmaŝinon.

Salajris mi en multaj laborformoj,
libere, fikse kaj sub prem' de normoj,
mi servis kapitalon, komunumon,
sed, sopirante la sufiĉan sumon,
mi trafis ĉiam nur ĉi frostan finon:
mi tamen ne akiris skribmaŝinon.

Mi verkis versojn, gazetartikolojn,
mi lernis dogmojn kaj aniĝis skolojn,
mi legis prozon mute, versojn kante,
movadis, esperantis esperante,
pro la movad' eĉ perdis amatinon,
kaj tamen ne akiris skribmaŝinon.