La strato

Lokomotivon venkas la dizelo,
dizelon la turbino, la turbinon
devancas la raketo. La akcelo
de l' vivo ĝis frenez' ne havas finon.

Sirene frenezumas la fabrikoj,
la fumtubegoj signas per fumsvingo:
Necesas pli da ŝtalo, pli da brikoj!
Ni urĝas! Hastu! Por futur-atingo!

Meditas en matena fru' la strato:
Kiel la homoj hastas kaj sin urĝas
atingi la futuron! Sed jen fato
ilin nur ĉiam la nuntempo skurĝas.