Lampo kaj steloj

Post estingiĝ' de l' lampobruloj
la tempo pasis jarpostjare,
ĝis, blindiĝinte, la okuloj
komencis ree vidi klare.

Post estingiĝ' de l' lampobruloj
l' okuloj ree vidas klare,
foriĝis la incensnebuloj,
la ruĝa stelo brilas kare.

La ruĝa stelo brilas kare,
kaj ni esperas, ke en helo
esperradia kun ĝi para
rebrilos nia verda stelo.