Lasu…

Lasu en trankvilo paca
ruliĝadi la riverojn
kaj sen spit' en spleno laca
dissplitiĝi la esperojn.

Lasu tiujn en trankvilo
iri for de l' verda kampo
kaj sin turni en humilo
al la leviĝinta lampo.

Lasu tiujn en trankvilo
estingadi nian stelon;
en fortega lampobrilo
ĉu bezoni ties helon?

Lasu tiujn plu incensi
tiun homon sacerdote.
Ja ne ĉiu povas pensi
pli humane ol bigote.