Letero al N. Bartelmes

En posttagmezo griza kaj sensuna
balaas vaga ventfantomo,
kaj antaŭ nia domo
foli-amas' kirliĝas, flava-bruna.
Jes, en la Romanelli-strato
aŭtunas, jam aŭtunas, frato.

Ne antaŭlonge florojn mi kolektis
printempajn florojn de ĝardeno,
kaj nun en malsereno
l' aŭtuno tiajn bukedaĉojn plektis
el defalintaj foliaroj.
Ho, kuras viv', galopas jaroj.

L' esperojn, kiujn mi dum la junaĝo
en bed' de mia koro flegis,
ve, ŝiris kaj kirlegis
kaj je tiela velka balaaĵo
aglomeradis la vivŝtormoj.
En kor' jam restis sole dornoj.

En tia tago, kiam arboj ĝemas
de tristo vintroantaŭsenta,
la homo malprudenta
suspire la bilancon fari emas
pri la aktivo kaj pasivo
de la somero kaj de l' vivo.

Ni vidu do! Min la Ideo gvidis
al horizonto grandpromesa,
kaj mi en sinforgesa
entuziasmo klopodante fidis
je la konkordo de l' homaro
per mondproleta solidaro.

Ne mortis tiu fido de l' revulo
sed post la penoj la rezulto
ja estas tre malmulto,
aŭ, se paroli pli sincere, nulo
krom la laciĝo kaj la truoj
oscedaj plande de la ŝuoj.

Jes, al revland' la vojo tro malglatas.
Ne sendanĝera aventuro
la serĉo de l' futuro!
Jen kial mi ne enviinde statas.
Feliĉe, ke l' polic' min servas
kaj kvazaŭ reĝon min observas.

Futuro, ho futuro! Ĝi silentas
obstine, al mi ne respondas.
Sole la vento ondas
fajfante ĉe l' fenestro, kaj mi sentas
la mokan tonon de l' vent-kanto:
«Ho, kompatinda sopiranto!»

Kien do mi sopiras, kompatinda?
Al malproksimoj, malproksimoj
trans la fermantaj limoj,
ĉi kradoj de karcero mia blinda!
Ho — vin ĉe tiu vojirado
renkonti, kara kamarado!

Ne eblas tio! Kvankam kiel bone
ja estus post la manopremo
pri ia tikla temo
ideojn kun vi ŝanĝi plej persone,
libere pensi kaj diskuti,
ne, kiel nun, flankume muti.

Salutojn al vi, kaj sukceson belan
kaj al vi mem kaj al la kara
afero proletara!
Memoru min, ribelan kaj subpelan,
ĉar en la Romanelli-strato
aŭtunas, jam aŭtunas, frato.