Ĉi vorton vi ne rajtas elparoli simile al aliaj cent kaj cent, dum la eldiro devas al vi boli en la animo la plej sankta sent'. Majeste sonu ĝi el via buŝo, mistere kiel la revelaci', aŭ korjubile kiel post akuŝo la krio de patrina emoci'! Ĝin ne diradu trive, ĝisagace: en stalo ne konvenas diadem'. Kaj se ĝin diras despotet' aŭdace, la sankta vort' ŝanĝiĝos je blasfem'. |