Majkanto

Maja suno, maja flor',
ridoj ehas, kantas hor',
en plej bela tag' de l' jar'
ĝoje ludas infanar'.

Tago, tago, maja tag'!
Flirtu alte verda flag'!
Mondlingvanoj estas ni,
verdan Majon festas ni.

Kanto, kanto, maja kant',
jam forfloris la lekant',
nun odoras la siring'.
Kantu ni en danca ring'!

Danco, danco, maja danc'!
Al la junaj — amromanc'.
Kisas vento, kisas sun',
knab' knabinon kisas nun.

Majo, Majo, majvesper',
en la koroj nur esper'.
Post la ludoj venu lul'
ĝis fermiĝo de okul'.

Adiaŭas jam la tag',
Klinu sin la verda flag'!
Vento, vento, maja vent',
zumu dormi en silent'!

Nokto, nokto, nokt' en Maj'!
Jam ripozu luda gaj',
kaj ni sonĝu pri felic'
ĝis la ruĝa mateniĝ'!