Margareta

Ŝi amis la amon,
la dolĉajn momentojn,
kaj, koro ĉe koro,
gustumon de sentoj.

Ŝi amis duopon
en horo vespera,
surkorpe la ludon
de mano tenera.

Ŝi amis brakumi
kun arda suspiro,
ŝi amis la kison
sen fin' kaj sen spiro.

Ŝi amis la Vivon,
la Ĉion, la Tuton,
premitan perforte
en unu minuton.