Botisto estis mia patro kaj oftis ĉe ni serenad': mi kvazaŭ eĉ nun aŭdas noktan muzikon de la martelad'. Plurfoje, dum jam ĉiu dormis, muzikis al mi tra l' malhel' kiel lulkanto vartistina la taktaj batoj de martel' Lulkantis al mi la martelo kelkfoje ĝis la kokerik', min al gajritmaj sorĉaj sonĝoj enlulis la martel-muzik'. Sed kiam venis la mateno, oftege montris amariĝ' sur la vizaĝo de la patro pri premaj zorgoj de malriĉ'. Kaj en la marteltakto tiam ne estis malpli la rapid', sed en ĝi tamen sonis surde la plena perdo de la fid'. La martelfrapoj bruis, kvazaŭ ni estus en funebra dom', kaj tie en la nigran ĉerkon la najlojn batus nigra hom'. Jen mia heredaĵ': memoro pri la duobla patra verk': pri martelkant' por serenado, pri martelkanto super ĉerk'. |