Matena freŝo

L'oreloj ensorbis birdkanton
en frua matenhoro,
kaj ĉiun laborkomencanton
karesis fojnodoro.

Ensorĉis la pompo matena
eĉ simplan okulparon,
levadis branĉaro sukplena
la pezan foliaron.

Nebulo de sonĝoj aŭroraj
en delikata naĝo
ŝvebadis de l' domoj koloraj
ĉe l' fino de l' vilaĝo.

Al lipoj de homoj zorgplenaj,
perdintaj vivofidon,
la sunaj radioj matenaj
alkisis junan ridon.

En longa aleo mi iris
kun mia amatino,
per sorĉa lazuro nin tiris
magie la senfino.

Kaj venis ankoraŭ aro
da brunaj gejunuloj,
por ŝvite labori sur maro
da fremdaj terobuloj.

Tre certe nin io perfidis
al ili geamantojn,
ĉar ili petole alridis,
kaj eĉ komencis kantojn.