De sur kusen' dormema de l' langvoroj al vesperiĝ' de l' vivo mi rigardas, kaj foraj bildoj, buntaj de koloroj, en la subira suno al mi ardas. El la paseo eĉ la grizajn tagojn ia magie stela bril' nun vestas, kaj ili pompas kiel fe-imagoj, ridetas, dolĉas, ravas kaj majestas. Sur flamrubandoj de la sun' subira feinoj dancas en vualoj bluaj, kaj flirtas pro l' petola tuŝ' zefira iliaj oraj haroj ĝisgenuaj. Sed se la sun' subiros en lontano, paliĝos ĉio, kaj ĉe l' tagofino demand' grimacos, strabe de profano: Ĉu venos nova tag' kaj nova ino? Ne, ne! Ankoraŭ daŭras dolĉa danco de falsaj briloj sur vespera nubo, ankoraŭ daŭras tromp', ke estas ŝanco, kiel al iam febrosonĝa bubo. Ankoraŭ banu sunradioj flamaj revive vibrajn plej trezorajn horojn, kaj daŭru la mensogo, la iamajn sopirojn transformanta en memorojn! Ja post la sunsubiro forsvingiĝos en la nenion ĉiu rev-anĝelo, kaj la memoroj falsaj estingiĝos kiel post lasta flagro la kandelo. |