Mi amas la vilaĝon

Mi amas la malgrandajn domojn
kun ties neĝe blankaj muroj,
kiujn de supre gardkontrolas
kastela kaj preĝeja turoj.

Mi amas la silenton noktan,
kiam la zorgoj jam ekdormis,
kaj la hundboja sonĝ' el nuno
pli belan estontecon formis.

Mi amas labortage ĉiujn
de peno kaloplenajn manojn,
dimanĉe ĉirkaŭ la preĝejo
kraĉantajn krudajn kamparanojn.

Mi amas la ĉifonajn bubojn,
se ili dance formas rondon,
ĉar ankaŭ mi el dom' vilaĝa
ekploris en ĉi putran mondon.