Mi vin deziras…

Mi vin deziras kiel la flugon la hirundo,
mi vin deziras kiel la freŝan vindon vundo.

Mi vin deziras kiel la signallumon ŝipo
erarvaganta nokte kun frakasita ripo.

Mi vin deziras kiel la buŝ' deziras ridon,
mi vin deziras kiel blindul' deziras vidon.

Mi vin deziras kiel la pluvon seka tero,
mi vin deziras kiel esperon malespero.

Mi vin deziras tiel, ke tio eliksire
vivigas min, kaj tiel, ke mortas mi sopire.