Mi

Denaske iĝis mi hungaro
(pri vol' neniu min demandis).
Oni min lulis sur kamparo
(la av' ĝin nudpiede plandis).

Sub oraj spikoj de tritiko
min nutris sole pano seka,
al sonĝoj estis la liriko
la trista voĉ' de bovo bleka.

Mi de fremdnoma grafo lernis
la patriaman vortoĵonglon.
(Parenc' de tiu graf' ekstermis
el patriamo mian onklon).

Preĝeje la predik-fabelo
vanecon de la riĉ' instruis,
sed firme pompis la kastelo
kaj la instruon belan truis.

Denaske iĝis mi hungaro,
sed same povus esti polo.
La tutamonda proletaro
jen mia lando, mia skolo!

Mi volas esti homo nura,
libera de la rudimentoj,
en kiu brulas flame pura
fratamo al la homaj gentoj.