Mia filineto

Orblonde ondas ŝiaj haroj
simile al la spiko-maroj,
kiam la ventomelodioj
ludadas kun la sunradioj.

Kaj bluas paro de l' okuloj
simile al ĉiellazuroj
super lageto tre trankvila
en frumateno freŝe brila.

Muzikas ŝia rido trila
kiel arĝento sonorila
sur kol' de ŝafineto gaja
en ia fea kampo maja.

Ŝi flirtas kun facila freŝo,
kiel feino en kaleŝo
tirata fluge de libelo
en infansonĝo aŭ fabelo.

Orinja estas ŝia nomo,
ekfloris ŝi en mia domo,
el mia koro ŝi elfloris
kaj ŝi la vivon al mi oris.

Ŝi estas ĝojo nedirebla,
konsolo en la temp' funebra,
kien ŝi paŝas en trakuro,
postrestas or' en ŝia spuro.

El or' ja estas ŝia koro,
ŝi estas mia ortrezoro,
feliĉo, riĉo, lukso, pompo,
kaj mia amo ĝis la tombo.