Nigra majo

Tridekdufoje mi jam vidis
alvenon vian, ho Maj',
kaj ĉiam venis vi kun verdo,
kantbirdo, floro kaj gaj'.
Kaj dum zefiro via flustris,
esper' animon mian nutris,
pli forte batis koro mia
en vent' majmelodia.

Kio la roso por la kampoj,
la suno por la maten',
la fonto por la soifanto,
libero post la katen',
sekreta sonĝo en ekzilo,
espero sub la pendigilo,
vi samo estis en sufero,
ho Majo, maj-espero!

Sed nubo nun ekkovris nigre
radiojn de via sun',
kaj el riĉaĵoj ĉiuj, Majo,
donitaj de via jun',
espero, gajo, kant', aklamo,
perdiĝis la kolor', la flamo,
en floroj ronĝa raŭp' eknestis,
la sonĝo sola estis.

La sonĝo tamen ne perdiĝis,
ne estas fort' kaj potenc',
nek nigra mur', nek paragrafo,
nek leĝo, nek atenc',
kiu la sonĝon povus ligi:
ĝi spitas, vivas por vivigi!
Kaj mi en mia kormalgajo
sonĝas pri brila Majo.