Novjara penso

Ĉiam promese venas
la novaj, novaj jaroj,
kaj unu post alia
ĉifiĝas kalendaroj.

Promeso januara
decembre jam fiktivo.
Ĉifiĝas kalendaroj,
ĉifiĝas nia vivo.

Nur du aziloj estas
por stulta homa koro:
memoro kaj espero,
espero kaj memoro.

Rigardas la junulo
antaŭen fide-fida,
la pas' de l' tempo estas
por li tre malrapida.

Sed kiu sin de tomba
proksimo devas gardi,
jam pli deziras al la
paseo rerigardi.

Tre duba la futuro,
tre trista la paseo:
por mia samsortulo
nur restas kelka veo.