Nur unufoje

Mi volus sole unufoje
la ĝustan tempon koni,
kiam komencas dio ĝoje
feliĉon jam disdoni.

Kaj volus mi kun la hastantoj
en ĝusta tempo veni,
kaj foje da donacoj diaj
nur etan sakon preni.

Sed ĉiam mi malfruas, vane
pro kur' min ŝvito lavas,
se dio tiel larĝamane
malŝparan emon havas.