Palinodio

Sopirojn mildajn kaj dezirojn ardajn
plenumis vi beate, beatige.
De tiam mi iradas lunatike,
de l' koro sentas kreski florojn tardajn.

Mi pekis versojn durajn kaj ponardajn,
nun pardonpete mi pri tiuj hontas,
kaj el okuloj miaj larmoj fontas
ĉe l' vido de l' okuloj mildrigardaj.

Anĝel' vi estas, jes, anĝelo nura,
kaj vin nur mia fantazi' malpura
akuzis per diabla animrabo.

Ĉiel' plenigas min, ne abomeno!
Koncipu de l' volupt' en la ingveno,
kaj nasku, kara, min renasku knabo!