Primavero

Jen trilas trilo trile trila,
jen brilas brilo brile brila,
ĉi-ĉi-ĉi, verdas vasta valo
ĉi-ĉi-ĉi, kantas najtingalo.
En la brilo, en la trilo
floras floro, grincas grilo.
Ĉi-ĉi-ĉi, tra la tuta tero
muzikas, dancas primavero.

En granda trila-brila vervo
luliĝas ĉiu cerb' kaj nervo.
Proleto, en ĉi trilo valsa
atentu pri la tono falsa.
Eble falkoj fajfos fale
melodion najtingale.
Proleto, gajtemperamente
ekdancu, sed ne senatente!

La karajn kantojn kantu kore,
laboru bone, bonhumore,
la Ordo, fidu, regas rekte,
sed ne luliĝu sensuspekte.
Floroj floru, birdoj trilu,
en orkestro vi nur grilu.
En granda festa glordiboĉo
plej glora ĉi modesta voĉo.