Printempe kaj aŭtune,
subpluve kaj subsune,
en frosto kaj en ardo,
en fruo kaj en tardo,
feliĉe kaj missorte,
ĝisoste kaj ĝismorte,
mi estas via adoranto,
Liber' kaj Esperanto!