Printempiĝo

Ĉifonojn de la vintra tolo blanka
traboras brave la floret' galanta,
nubkaravanoj mornaj forveturas,
la firmamento ree blue puras,
zefiro flustra flugas kaj fabelas,
en korojn stultaj revoj sin enŝtelas.

Ni fidu! En ĉi nova primavero
ne venos ventoj trompaj per malvero,
teneraj sole al la floroj klikaj
en la Edeno de la palmoj dikaj,
de kie florojn, kiuj pli humilis,
de longa tempo oni jam ekzilis.

Se leĝo estas tiu diro tinta,
ke renaskiĝos ĉio jam vivinta,
mi ankaŭ mian mortan vivesperon
elmetos sur la sekiĝantan teron,
kun fid', ke en la nova brilserio
ĝin ankaŭ trafos eta sunradio.