PROLOGE
de Norberto Bartelmes

Prenante tiun ĉi volumon en manon, la leganto notu en memoron kiel unuan informon la fakton, ke la aŭtoro de tiu ĉi poemaro ne ĝisvivis ĝian eldonon. EMBA — kies civila nomo estis Emeriko Baranyai — mortis la 30an de novembro 1961 en sanatorio de Budapeŝto.

Lia tuta vivo estis espero; kaj informite de la eldonisto de STAFETO, ke lia poemaro estas akceptita por la serio Beletraj Kajeroj, li skribis treege ĝojoplenan leteron al mi; ĝi estis la lasta sunradio, kiu trafis lian de malsano turmentitan vizaĝon.

Vi, kiuj legos nun lian poemaron, tenu bone en memoro tiun afliktan fakton, kaj dum la legado vi ligos kun ĝi, ĉenero post ĉenero, aliajn malĝojajn bildojn, lumantajn palbrile el tiuj multnombraj kaj multfacetaj versoj.

Jes, lia tuta vivo estis espero kaj neplenumiteco.

Li naskiĝis en la jaro 1902 en malgranda hungarlanda urbo, Alap. Al la Esperanto-movado li aliĝis en Budapeŝto, la ĉefurbo hungaria, ĉ. 1928, kie sub la reĝimo de Horti tre malfacila estis la agado de l' esperantistoj, kaj nur kelkaj grupoj estis tolerataj.

Malgraŭ tio li ne timis turni sin eksteren per siaj leteroj kaj verkaĵoj, kaj trovis sin hejmece, tre frue, en la SAT-movado, al kiu li aliĝis en momento, kiam neniu nomo de membro el Hungario povis aperi en la Jarlibro de la Asocio (1930). En SAT li trovis amikojn ĉiulandajn, kiuj pensis kaj aspiris kiel li al nova socio vere homeca kaj senekspluata. Li kunlaboradis regule al la SAT-organoj, prefere — kelkfoje ankaŭ al aliaj Esperantaj gazetoj. Szilágyi donis al li lokon en «Norda Prismo».

Malsano subminanta lin malrapide malhelpis lin dum la tuta vivovojo, kaj kun ĝi regis materia mizero, malsato, senlaboreco. Lia metio estis vendado de pentraĵoj ĉe dompordoj, kaj en unu novelo — ĝi aperis en «Sennacieca Revuo» (jan. kaj febr. 1934) — li priskribis sub titolo Pordoj kaj homoj la malfacilaĵojn kaj seniluziiĝojn en sia profesia laboro.

«Sinjorino!» li alparolis sub pseŭdonomo Spiro esperatan klientinon ĉe dompordo. «Kiel mi vidas, vi ŝatas la arton. La belaj bildoj tre altigas la artan nivelon de via loĝejo. Do aĉetu unu belan bildon por via loĝejo! Vi devas pagi monate nur kvar florenojn kaj vi ricevos tiel belan bildon… jen vidu, mi…»

Post plua marĉandado la sinjorino forpelis lin. Kaj tiel same ĉe la aliaj pordoj.

Ne mirige, ke tiu delikate sentema revulo-artisto naŭziĝis pri la nuna stato de la homa socio kaj viciĝis inter la revoluciularo.

Por ni lia plej granda merito estas, ke li uzis, por esprimi siajn sentojn kaj pensojn, nian lingvon Esperanto, kiun li ŝategis kaj sekve uzis ĝue kiel ujon por enverŝi siajn animajn movojn plej intimajn. Tial en SAT li trovis konkretan reprezentanton de sia idealo, ĉar lia spirito estis libera de naciaj antaŭjuĝoj kaj nacia vantemo. Tamen neniam dum sia tuta vivo li sukcesis partopreni kongreson de SAT; ĉiam lia fizika stato najlis lin al la hungara grundo.

Vestite kiel vagabondo, vegetante kiel senhavulo, senheredigite de la sorto, ĉiam denove por pli-malpli longa periodo en sanatorio por iom rebonigi sian farton, EMBA luktis, luktadis. Li ne estis sola en sia batalo: li havis edzinon same mizeraspektan kiel li mem, kaj iun tagon sunradio lumigis la vojon de la paro: naskiĝis ido. Sed ve! Tiu fileto ne vivis longe; ĝi fariĝis viktimo de la ekonomia krizo kaj de l' subnutriĝo proleta. En tiu periodo tre kortuŝaj poemoj trafis nian redaktoran skribotablon en Parizo. Vi trovos en tiu ĉi volumo la Eternan lulkanton, en kiu EMBA funebras pro la morto de sia knabeto (aprilo 1933):

Dormu, dormu mia
eta, blonda fil';
sonĝu, sonĝu pri la
orfa pilkludil'!
En mistera
sonĝ' subtera
dormu en trankvilo;
sub kovrilo
miozota
miozota
dormu kara, mia filo!

Malgraŭ la progresanta ftizo li konstante kaj kun certa optimismo skribadis, precipe li verkis poemojn; tiu verkado estis lia vivkialo. Krom tio, kion ni publikigis en la SAT-revuoj*, ne multo el lia poezio atingis la publikon. Pro tio STAFETO havas apartan meriton, ke ĝi konsentis aperigi tiun ĉi libron plenan de konfesoj kaj lirika sent-elverŝo, en la serio de siaj eldonaĵoj.

Certe plej konata fariĝis lia proza verko originala Maria kaj la Grupo, kiu traktas la medion de l' aktivaj esperantistoj, kiujn li frekventis, en formo de romano sen pretendoj, sen enigmoj kaj misteroj, klara kaj natura en la lingvo kaj en la formo.

Tiu natura fluo de la lingvo karakterizas ankaŭ liajn poemojn, el kiu plaĉa bukedo aperis iam sub la titolo En ekzilo. Libreto kun proza kaj ankaŭ kun poezia enhavo (nur tradukoj) aperis ĉe SAT en la jaro 1934 sub la titolo La profeto. Li elektis por ĝi pecojn el la hungara laboristtendenca literaturo, ja pecojn, kiuj respondas al lia propra temperamento kaj al lia propra percept- kaj vid-maniero.

Ni diru ankaŭ, ke EMBA estis kunlaboranto, pri aktivuloj el la laborista esperantista movado, al la Enciklopedio de Esperanto de Literatura Mondo (Bleier).

Post la milito, en la printempo de 1945 li ĵetis sin en la poresperantan laboron, ankaŭ liaj vivcirkonstancoj pliboniĝis, lia poezio prenis pli helajn kolorojn. Sed tio ne daŭris longe: reakriĝis lia malsano kaj poste lin amarigis ankaŭ la «paŭzo en bril' de l' verda stelo» kaj aliaj aferoj, senteblaj el liaj poemoj tiutempe verkitaj. En la postmilita periodo la eldonrimedoj de SAT ne estis tiaj, ke ni povus dediĉi multe da loko al la beletro en niaj organoj, kaj tial ni ofte malakceptis liajn sendaĵojn en tiuj jaroj. Krome ni hezitis publikigi plurajn el tiuj amaraj versoj ankaŭ pro la timo, ke ili povus havi malbonajn sekvojn por la aŭtoro. Li tre ĝojis, kiam el la granda provizo, kiun ni tenis el liaj poemoj, ni aperigis en «Sennaciulo» (jun. 1961) lian La poplo (nun: Fabela poplo), ĉar li rigardis ĝin, kiel li poste al ni skribis, kvazaŭ legaĵo por infanoj.

En sia lasta jaro, post kiam ekbrilis al li la espero vidi eldonita sian verslibron, li ekscitite kolektadis, ordigadis, korektadis siajn poemojn novajn kaj malnovajn. Li petis ankaŭ plurajn siajn konatojn pri kritiko kaj konsiloj. Vere, estas emocie scii, kiel li, luktanta kun sia malsano, kun la pli kaj pli mallonga spirado de sia malsana pulmo, klopodis malespere, ke lia kantvoĉo iĝu pli pura. Ne estas eble ne memori la legendon pri la mortante kantanta cigno.

Malgraŭ ke la malsano lin tiel ofte premis teren, li ne interrompis la korespondadon kun ni, kaj en liaj leteroj preskaŭ ĉiam temis pri verkaĵoj pretaj aŭ pretiĝontaj; li ja ne povis ne verkadi… Jen linioj el lia lasta letero al mi (komence de oktobro 1961, apenaŭ du monatojn antaŭ lia morto): En tiu ĉi jaro relative mi sufiĉe bone fartis, sed nun jam denove mi sentas la malfortiĝon kaj tre atendas la tempon, kiam mi povos ensanatoriiĝi…

Fine de novembro li estingiĝis…

Ŝajne, tiu «relative sufiĉe bona farto» devenis el la ĝojo, ke aperos lia volumo, kaj el la meminstigo por la aranĝado, tralaboro, rabotado, polurado de siaj poemoj. Tiu streĉa laboro multobligis, sed samtempe ankaŭ elĉerpis liajn fortojn, kaj, kiam la verko estis preta, forflugis la vivo ĝin kreinta.

Ni esperas, ke la legantoj de la verko, kiu aperas sub la titolo Ekzilo kaj Azilo, trovos en ĝi multajn perlojn vere valorajn, kaj ke ili, antaŭ ĉio, kiel ni mem, kiuj ne persone, sed nur per skribado ekkonis la aŭtoron, agnoskos la grandan sincerecon de tiu homeca homo.

N. Bartelmes
En majo 1962