Renkontiĝo

Ondetis grenkampo grandega, mara
ĉe rand' arbara,
kaj en la ĉielo de klara puro
omaĝis al suno en fru' alaŭda
koloraturo.
Nin varme luladis en sia sino
la kampa muziko. Ĉu vi memoras,
ho amikino?

Inter la parfumo de floroj majaj
ni estis gajaj.
Ni kaptis la nunon sen celoj, planoj,
karesis nin vaga varmeta venteto
per molaj manoj.
Sekretojn fabelis al ni tilioj,
ridante ni kuris en ros' arĝenta
post papilioj.

Ho Maj'! tiu Majo sunbrila, lasta
de ĝojo ĉasta!
La zumoj, parfumoj, majaj koloroj
amĝermojn infane naivajn plantis
en niaj koroj.
Vespere nin benis edena ĉarmo
de kiso unua; de fore trilis
paŝtista ŝalmo.

Ve, mortis ĉi tempo. Jen ni ĉi tie
nun apatie.
Post dekoj da jaroj mi vin revidas,
kaj pro sortobatoj sur vangoj viaj
la laco sidas.
Malĝojo vualas al vi la vidon,
la lukto por vivo sur via buŝo
mortigis la ridon.

Rigardu, nun estas denove Majo,
sed kun malgajo.
Nin ŝarĝas la vivo, kaj bruas urbo,
kaj dronas eĉ niaj memoroj belaj
en griza turpo.
Post dekoj da jaroj! Ĉu vi memoras?
Ni ludis ja kune… Sed ho… Nu, diru,
kial vi ploras?