Rifuĝo

Mi tra dezerto fuĝas kure
sub nuboplena firmament',
kaptistoj pelas min surspure
kaj murde venas ŝtorma vent'.

Post mi la inferaĉo bolas,
kaj antaŭ mi la muĝa ŝtorm'.
Mi kuras, kaj ĉi ambaŭ volas
min sterni por eterna dorm'.

Nenie estas rifuĝloko,
arbusto aŭ ŝirmanta tru',
mi jam anhelas ĝis sufoko,
en la oreloj surdas bru'.

Antaŭe, poste kaj jam meze
minacas la eksterma fort',
kiel do savi min sukcese
el ungoj de la nepra mort'?

Mi transformiĝos birdo kanta
kaj flugos al la alta sfer',
de tie kantos, triumfanta,
la kanton de la homliber'.