Rikolto

Tro ardas jam la suna kiso,
formaturiĝis la ĉerizo,
la vaksmatura greno — ora gajn' —
la kapon klinas antaŭ la kombajn'.

En sakojn lirlas or' tritika,
jen la liriko plej lirika.
La komunumaj sakoj portas ĝin,
la kooperativ' rikoltas ĝin.

La tuto estas idilio
de l' tutvilaĝa familio,
solene granda festo de l' or-gren'!
Ĉu zumas la kombajno aŭ orgen'?

Jen kiel mi ĝin fantazias.
Ĉu tiel estas, mi ne scias.
Ho, se mi povus el ĉi bela kaĝ',
eskapi hejmen al la naskvilaĝ'!