Roz' aŭtuna *

Kiam vivkoloroj jam ekpalas
kaj fenestrojn niajn larm' vualas,
floras vi de l' lasta varmo suna,
roz' aŭtuna, blanka roz' aŭtuna.

Jam lamentas veaj ventohoroj
pri tretitaj kampoj, velkaj floroj,
sed vi pompas, freŝa kaj imuna,
roz' aŭtuna, blanka roz' aŭtuna.

Palos vi sur tombo ĉe l' urbfino
kiel la malsana teksistino,
vin ĉirkaŭos velko flava-bruna,
roz' aŭtuna, blanka roz' aŭtuna.

Sed, ankoraŭ juna kaj serena,
brilas vi en via belo plena,
kaj ridetas, ĉarmas kaj allogas,
la printempon al mi remensogas.

ĞRoz' aŭtuna, se mi vin rigardas,
pro l' sopiro mia kor' ekardas:
por moment' revenu aĝo juna!
Roz' aŭtuna, blanka roz' aŭtunağ.