Sinoj

Ĉu estas io sur la tero
pli dolĉa, ol la sin' patrina,
kien soifo je tenero
nin logas por luliĝ' intima?

Ĉu estas io sur la tero
pli dolĉa ol la sin' virina,
kien la alta ammistero
nin logas por plezur' fascina?

Ĉu estas io sur la tero
pli dolĉa ol la sino tera,
kien la fata Furiero
nin lokas por ripozo vera?