Somera ardo

Varmego en la sango bolegas la aero.
Instinktoj tiras-puŝas por ĝuo kaj sufero.

Sopir' plezuravida ho, ardo de la suno!
Rapidu en voluptoj, se gravas nur la nuno.

Sovaĝe brulaj kisoj grenkampoj grajnfekundaj.
Hastigu la rikolton de ĝuoj kelksekundaj!

Flamantaj amantinoj ja venos vintraj ventoj.
Kroĉiĝu al la tagoj kaj horoj kaj momentoj!

Brakum' ankoraŭ ardas filandroj flosas naĝe.
La velko proksimiĝas, hej, spitu ĝin kuraĝe!

Somer', somer', virinoj: sukplenaj vegetaĵoj!
La longo de la vivo apenaŭ kelkaj paŝoj.

Malnovaj saĝoj ilin jam l' antikvuloj sentis,
Pli novan kaj pli saĝan ĝis nun ni ne inventis.