Someraj voĉoj

El alteta turo
voĉas tra l' lazuro
sono sonorila
sub la suno brila,
kaj la voĉo el arĝento,
helpe de la mola vento,
flugas pace,
pacdonace,
de l' vilaĝo fora
al la kampo flora:
gilin-galan'
galan-gilin'
por kamparan'
kaj kampulin'.

Trile, trile, trile,
flirte kaj facile
en la brilo hela
de la blu' ĉiela,
kun la sorĉa voĉ' ekzalta
flugas al la alto alta
por vivlaŭdo
la alaŭdo
de la kampo flora
al la suno glora:
pean', pean'
por korinklin'
de kamparan'
kaj kampulin'.