Stulto

Jam sunaj tagoj devus esti
kaj valoj sin per verdo vesti,
sed tamen fridas vento puŝe
kaj magra merlo fajfas fuŝe.

Burĝonoj timas de malfermo,
retenas nazon ĉiu ĝermo,
palpante la printemp' malfruas,
veter' kaj tempo ne kongruas.

La vintro provas sin transsavi,
kaj de l' printemp' semajnojn havi.
L' aŭtuno eble same strabos,
kaj somertagojn ĝi forrabos.

Stultiĝis la klimato multe,
sed mi kondutas eĉ pli stulte:
kun griza verto junpretende
frenezas mi printemp-atende.

* * *


Fornaĝis fine la neĝnuboj lastaj,
jam turtoj flegas sian neston,
pudore bluas la violoj ĉastaj,
la arboj prenas verdan veston.

Printempe vestas sin eĉ la knabinoj
kaj montras siajn formojn brave,
kun kaŝa amsopiro en la sinoj
promenas tra la parko pave.

Ha, nuptojn kovras la ĉiela kloŝo!
Gravede grincas gaja grilo.
Kaj eĉ en olda pantalona poŝo
nun malfermiĝas la tranĉilo.