Sur la granda paŝtejo

Herbmilionoj en printempaj ventoj
luliĝas, verdas, kreskas en silento,
kaj marŝas jam al ili pluraj centoj
da bovoj kun nesatigebla ventro.

Pri sukoŝvela trunko, verdo silka
la bonaj herboj fanfaronas vante,
la kardon sekan kun la kapo hirta
ili rigardas moke, malŝatante.

La sukoŝvela trunko, silka verdo
ja gustas bone al la bovogregoj.
La herboj luliĝantaj sen averto
maĉite malaperas en ventregoj.

«Malsaĝaj herboj», diras nun la kardo
restanta sur ruinoj de l' razeno.
«Jen, mi prudente zorgis pri singardo».
Sed venas… kaj ĝin manĝas la azeno.

«Malsaĝa kardo! Kontraŭ la potenco
vin ne defendas iom pika korpo!
Necesas menslaboro kaj scienco!»
Sentencas heleboro kaj eŭforbo.