Eknaĝi volas jam la ŝipo, kiun mi konstruadis ŝvite. Dum ĝi pretiĝis, mia ripo multfoje kurbis penstreĉite. Nun miaj jaroj estas en la feraĵ' de l' holdo kaj ferdeko. Portiĝos ĉiuj. Por mi jen la horetoj lastaj sur la seko. Kiam la ŝipo malaperos, glatiĝos baldaŭ akvorondoj, kaj morta muto rekonkeros la lokon de l' kirlitaj ondoj. |