Tago el mia vivo

Dumnokte: steloj, steloj, steloj,
sopiraj sonĝoj, fe-kasteloj.

Matene: kuro post fortuno;
kun nova suno nova nuno.

Dumtage: ŝvito, vana ago;
kun nova tago nova plago.

Jen ree mortis viv-espero,
mi sidas stulte en vespero.